2008-12-10

Komisionaĵoj

Katalin Kovats plendis al la EU-komisiono pri la mistrakto de diversaj lingvoj kaj pri la skandala disdonado de miloj da konfidencaj retpoŝtadresoj, pri kiuj ankaŭ mi blogis. Hieraŭ ŝi skribis en sia blogo pri respondo de la EU-funkciulo Harald Hartung. Jen kelkaj rimarkoj pri la respondo de Hartung.


1. Sinjoro Hartung asertas, ke “la ĉefa esploro limiĝos je ses eŭropaj landoj, nome Francujo, Finlando, Grekujo, Germanujo, Hispanujo kaj Britujo”. Mi antaŭvidis tian respondon, kiam mi komentis la aferon notante: La originalan elekton de lingvoj en la enketo eblas teorie rebati dirante, ke oni konscie elektis ĝuste tian celgrupon: kelkajn grandajn lingvojn, kelkajn negrandajn, aŭ ion similan.

Tiu klarigo estas ne facile kredebla, ĉar la origina alvoko partopreni la enketon estis sendita al 3546 adresoj, kiuj kovras la tutan Eŭropon (kaj ne nur ĝin). Nur kvarono (26.4 %) de la malkaŝitaj retpoŝtaj adresoj havis iun el la sufiksoj .fr, . fi, .gr, .de, .es, .uk. Mi scias, ke tiulandanoj povas havi ankaŭ alispecajn adresojn (mi rekonas kelkajn finnajn nomojn kun .com-adreso), sed tio ne sufiĉas por forklarigi la strangaĵojn de lingvouzo. Ekzemple, inter la landaj adresoj plej multis la italaj kun “.it” – tiuj certe ne estis hazarde italaj adresoj de alilandanoj. Ĉi-sube, ĉe la fino, mi aldonas statistikon pri la malkaŝitaj adesoj.

Per la pardonpeta retmesaĝo de Hartung (Wir haben Hinweise erhalten, dass einige dieser Adressen sichtbar wurden.) eblas konjekti, ke nur parto de la adresoj estis malkaŝitaj.

2. Hartung aludas pri sia rapida pardonpeto pro la adresmalkaŝo, sed nenion diras pri la plene nekomprenebla (en ĉiuj sencoj de la vorto) duafoja similaĵo. Oni diras: Errare humanum est (eble vi pardonas al mi la uzon de eŭropa pralingvo, ĉar la temo estas profunde eŭropa), sed ofte ne citas la finon de tiu frazo: sed perseverare diabolicum.

3. Hartung aludas al ilia “kontraktinto”, kiu ne havas rimedojn traduki la tekston en ĉiujn lingvojn, kaj ke “la komisiono ĉi-foje ne estis la aŭtoro”. La leteroj estis dissenditaj kun subskribo de Komisiona oficisto, el Komisiona adreso (@ec.europa.eu). Se tio ne sufiĉas igi la Komisionon respondeca pri la letero, kio do sufiĉas? – Eĉ se oni akceptas la klarigon, ke la mesaĝo intence estis nur 6-lingva, kial nur la unua mesaĝo estis tia. Ĉu oni ne bezonas pardonpeti hispane, greke kaj finne? Kaj pri “revoko” sufiĉas nur mistera angla sciigeto

***

Mi esperas, ke la Komisiona respondecularo pri multlingveco vere faru ion por certigi, ke la organoj de la Unio efektive servu siajn civitanojn (eble la Komisiono preferus diri “regatojn” aŭ “subulojn”) tiel, ke tiuj ankaŭ povas kompreni la ricevatajn mesaĝojn. Prefere ili ankaŭ dungu kompetentulojn por zorgi pri teĥnikaj aferoj (ni vidis, ke eĉ simplajn teĥnikaĵojn ili ne regas) kaj kontraktu pri plenumotaj laboroj nur kun organizaĵoj, kiuj rifuzas plenumi la taskojn, se ne estas rimedoj por egala trakto de diverslandaj civitanoj de la Unio.

***

Plej grave tamen estas, ke la EU-funkciuloj lernu ne forviŝi esperantistojn kiel polvon de sur sia tablo. Ni estas unu el la malmultaj grupoj, kiuj serioze okupiĝas pri analizado de la problemoj, kiujn devus solvi sinjoroj Orban, Hartung kaj ilia tuta koterio. Mi komprenas, kaj mem iam ĝeniĝas, ke esperantistoj foje estas kiel svarmo da muŝoj ĥore gurdantaj trosimplaĵojn, sed ni posedas ankaŭ realajn spertojn kaj proponojn.

***

Jen, aldone, statistiko pri tiuj 3546 adresoj. Indikitaj estas

1. Retregiona sufikso de adreso.
2. Nombro de adresoj kun tiu retregiono.
3. Kiulanda estas la sufikso. Steleto montras adreson ne ligitan al unu lando. (Ne ĉiuj adresoj estas landaj kaj eĉ la landaj ne pruvas landanecon de la adres-posedanto. Ili nur estas forta indikaĵo.)

.com 783 *
.it 754 itala
.fr 298 franca
.de 182 germana
.gr 133 greka
.fi 133 finna
.net 104 *
.uk 97 brita
.be 95 belga
.es 93 hispana
.org 75 *
.sk 72 slovaka
.nl 72 nederlanda
.eu 71 * (eŭropa)
.at 64 aŭstria
.hu 59 hungara
.pl 58 pola
.ie 50 irlanda
.pt 31 portugala
.cz 31 ĉeĥa
.bg 30 bulgara
.se 22 sveda
.lv 22 latva
.ee 22 estona
.lt 21 litova
.ro 18 rumana
.cat 16 * (katalunlingva)
.dk 15 dana
.si 14 slovena
.lu 13 luksemburga
.edu 12 *
.ch 11 svisa
.no 10 norvega
.mt 10 malta
.tr 4 turka
.ru 3 rusa
.mx 3 meksika
.li 3 liĥtenŝtejna
.int 3 *
.info 3 *
.hr 3 kroata
.cy 3 kipra
.ar 3 argentina
.tv 2 tuvala
.co 2 kolombia
.ca 2 kanada
.by 2 belorusa
.br 2 brazila
.uy 1 urugvaja
.us 1 usona
.ua 1 ukraina
.ma 1 maroka
.lb 1 libana
.ks 1 ?
.is 1 islanda
.irt 1 ?
.in 1 barata
.il 1 israela
.hucom 1 ?
.fm 1 mikronezia
.er 1 eritrea
.cl 1 ĉilia
.biz 1 *
.as 1 usonsamoa

--------------------------------------

[La ĉi-supra artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


Komentoj 

  • Vjaĉeslav Slavik Iva… Ho, do estis tute pruvita spama dissendo! Kia skandalo!..

2008-12-04

Eŭropestroj lingve dividas, lingve regas

Katalin Kovats verkis hodiaŭ interesan blogaĵon pri enketo proponata de EU. La Sekcio por Multlingveco en la Ĝenerala Direkcio pri Edukado kaj Kulturo de la EU-komisiono enketas pri tio, kiel moderna informa kaj komunika teĥniko kaj novaj medioj influas lernadon de lingvoj. Ne malinteresa temo.

Sed la ekfunkciigo mem de tia prilingva enketo montris, kiel la EU-instanco repondeca pri lingva politiko povas mem ĝisfunde ignori la lingvajn rajtojn. Eble mi eĉ ne bezonas uzi la esprimon “lingvaj rajtoj”, kiu povas soni patosa al iuj. Tute simple, la komisiona funkciulo ignoris kaj malrespektis tute elementan ĝentilecon, li ŝajne ne scias, kiel homoj kutimas respekteme, aferece komuniki kaj rilati unu al alia. Krome la plenumanto de la reta alvoko faris konsternan mispaŝon (tiun fiaskan eraron ĝi mem nomis “teĥnika miso”) publikigante milojn da privataj retadresoj de homoj, kiuj iam respondis konfidencan enketon de EU.

Hazarde okazis, ke ankaŭ mi jam hodiaŭ ion skribis pri la afero. Mi kopias ĉi sube la tekston, el la forumo soc.culture.esperanto. Mia mesaĝo estis respondo al Bertilo Wennergren, kiu jam antaŭe montris erarojn en la enketo mem kaj opiniis ĝin “ne aparte partopreninda”. Jen kion mi skribis:

La enketon akompanas diversaj aliaj fuŝoj. Ekzemple: 

La mistera "EAC-ICTLANG@ec.europa.eu" sendis inviton partopreni la enketon al granda grupo, verŝajne al adresoj de personoj, kiuj partoprenis iun retan enketon de EU pri lingvoj kaj tie donis sian retpoŝtan adreson. Mi ricevis mesaĝon, kiu malkaŝis adresojn de pli ol 3500 aliaj homoj. (Eĉ la plej teruraj spamistoj ne faras tian eraron.) En la listo mi rekonis plurajn nomojn, ankaŭ partoprenintojn en SCE. La alvoko kiun mi ricevis, estis skribita en ses lingvoj: franca, angla, hispana, finna, germana kaj greka. 

Poste iu plendis al EU pri tia fuŝego, kaj oficisto de la EU-komisiono (Harald Hartung, Leiter des Referats Politik der Mehrsprachigkeit Europäische Kommission) sendis pardonpetan mesaĝon (en la germana, angla kaj franca; ĉi-foje sen videbla adreslisto), kaj zorgis konsili al la ricevantoj de la mesaĝo, ke tiuj ne respondu al la sendinta adreso kaj precipe ne “respondu al ĉiuj”, kio nur pli malbonigus la situacion. Li diris, ke estis “teĥnika miso”. 

Nu, post tri tagoj venis nova mesaĝo kun la titolo “Recall: ICT Lang - Survey", kun nur ĉi tia unulingva mesaĝo: "EAC ICTLANG would like to recall the message, ‘ICT Lang - Survey’.” Ĉi tiu mesaĝo, ree, havis la longan liston de adresoj videblan al ĉiuj. - Mi ne tute malbone komprenas la anglan lingvon, sed tiu mesaĝo (ankaŭ enhave) restas al mi enigma: kion fakte signifu la vorto “recall” en ĉi mistera cirkulero (sendita de iu kiu ŝajnas malkompetenta pri ĉio)? 

Tiun duafojan mesaĝon ĝis nun sekvis nenia pardonpeto. 

Ĉion ĉi, kaj la “teĥnikajn misojn” kaj la strangan elekton de lingvoj sukcesis fari instanco, kiu – se konjekti el ĝia nomo – zorgas pri politiko de multlingveco en EU kaj agas sur plej alta nivelo (la komisiono) de la maŝinaro de la Unio! – La enketon mem ŝajnas plenumi iu lernejo en Grekujo. 

Mi aldonas, kion mi ĵus skribis sub la blogaĵo de Katalin:

“La originalan elekton de lingvoj en la enketo eblas teorie rebati dirante, ke oni konscie elektis ĝuste tian celgrupon: kelkajn grandajn lingvojn, kelkajn negrandajn, aŭ ion similan. Sed mi opinias, ke la komisionaj gravuloj vere montris sian lupan felon per la postaj, ne tiom facile rimarkeblaj agoj: Al la ricevintoj de la seslingva alvoko ili poste sendis la pardonpeton nur en la tri grandaj lingvoj, kaj la finan readmonon (kion ajn ĝi signifis) nur en unu lingvo. Kaj tiel agas niaj plej altaj respondeculoj pri lingva politiko!”

***

Se vi tamen volas partopreni la enketon, jen ĝia adreso: www.ea.gr/ep/survey


--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


15 komentoj

  • Katalin Kovats
    Mi morgaŭ afiŝos mian oficialan protestleteron, sendotan al HH, kune kun la diverslingvaj protestfrazoj!
  • Griza Leono
    Jam sufiĉas la nombro da vangofrapoj al la diskriminaciatoj. Kion la EUa rajtprotektanto dirus pri ĉi tiu rakonto ... se li havus la eblon legi ĝin, kian vi ĝin tre klare priskribis?

    Sed la plejparto de la kazoj kompreneble estu tradukitaj por li. Ĉu iu ankoraŭ fidas la tradukaĵojn? Mi havas personajn spertojn pri tia afero, kiujn mi eble iam publikigu.

    Amike salutas
    Leo
  • Edmund Grimley Evans
    La mesaĝo kun la teksto "would like to recall the message" supozeble estis aŭtomate kreita de mikrosofta poŝtoprogramo. La sendinto verŝajne eĉ ne sciis, ke tia mesaĝo dissendiĝos, do certe ne kulpas pri la lingvo uzata en ĝi. Tamen, tiu fiaskinta provo revoki la jam senditan mesaĝon plifortigas la impreson, ke la kreintoj de tiu enketo estas bufonaro.
  • Harri Laine
    Vi verŝajne pravas, ke la mesaĝa teksto fontis el maŝino. La terminologia retpaĝaro de Microsoft konas la frazon "%s would like to recall the message, "%s". Tie oni trovas tradukojn en multaj lingvoj.

    Sed la respondeculoj de la Komisiono, kompreneble, respondecas ankaŭ pri “aŭtomataj” mesaĝoj sendataj de ilia sistemo, same pri ties enhavo kiel pri la lingvo uzata. Neniu saĝa kompanio lasas siajn komputilojn “aŭtomate” dissendi al klientoj mesaĝojn, laŭ plaĉo de la komputiloj. – Mi ankoraŭ ne komprenas, kial mi ricevis la mesaĝon. Ĉu la sendinto admonis min fari ion, aŭ nur sciigis al mi kion li “would like”? Mi eĉ restis necerta, ĉu mi ne komprenas iun specialan sencon de la angla “recall”, iun alian ol “memori” au “revoki”. Sed apenaŭ estas mia tasko klopodi deĉifri sekretajn pensojn en sekreta lingvo uzata de iu EU-instanco aŭ de ties komputilo.
    Sed tio estas detaletoj kompare kun tio, ke EU distrumpetis amason da retadresoj, kiujn homoj konfidis al ĝi.
  • Tim Morley
    Harri skribis: "Neniu saĝa kompanio lasas siajn komputilojn “aŭtomate” dissendi al klientoj mesaĝojn, laŭ plaĉo de la komputiloj. – Mi ankoraŭ ne komprenas, kial mi ricevis la mesaĝon."

    Nu, ene de organizaĵo kie oni uzas mikrosoftaj retmesaĝiloj (kaj en la centraj serviloj, kaj en ĉies surburoaj maŝinoj) homoj povas ne nur sendi retmesaĝojn, sed ankaŭ "malsendi" ilin ene de la organizaĵo, t.e. se mi ekkonscias, ke mi erare sendis mesaĝon, mi povas "revenigi" ĝin, kaj homoj kiuj ankoraŭ ne legis ĝin neniam vidos ĝin. (Jen la signifo de la angla "recall").

    Tio tamen funkcias nur se la ricevintoj estas ene de la organizaĵo, ene de la mikrosofta ĉirkaŭaĵo. Tuj kiam la mesaĝo eliras la organizaĵon al la ekstera interreto, la sendinto perdas la kapablon poste malaperigi ĝin.

    Ŝajnas, ke la sendinto, vidinte sian fuŝegon pri la retadresoj, provis "malsendi" la mesaĝon, eble ne sciante, ke tio tute maleblas por la granda plejmulto de la ricevintoj de la unua mesaĝo.
  • Katalin Kovats respondis al Tim Morley
    Kara Tim, via klarigo pri RECALL ŝajnas bona. Tamen mi aldonu:
    1) la unua letero venis la 28an de novembro, je la 16.28
    2) la recall-letero venis la 1an de decembro, inter la 10 kaj 10.20 minutoj (mi ne povoas vidi precize). Sekve tamen pasis sufiĉe da tempo por vekiĝi, ĉu ne?
    Interesaĵo: la recall-mesaĝo disiris 10 minutojn post tio, ke la koncernuloj legis (verŝajne inter aliaj mesaĝoj) mian leteron pri la propono de la esperantigita versio. Ĉu hazardo?
  • Harri Laine respondis al Tim Morley
    Dankon, Tim, nun mi iom komprenas, kiel la afero okazis, kaj pli lernis pri retpoŝtaj sistemoj. Krom fuŝulo do troviĝis ankaŭ fuŝilo.
  • Katalin Kovats respondis al Tim Morley
    Kaj komrpeneble oni tuj volis revoki sian mesaĝon almenaŭ ene de sia reto, por ke la kolegoj kaj superuloj (mi kontrolis, estis en la lsito pluraj!) ne rimarku la grandan eraron. Ĉe iu vera firmao oni tuj maldungus la koncernulon post tia fuŝo, ĉu ne?
  • Elizabet B
    Katalin, bedaŭrinde, mi legis vian averton nur post plenigado de la demandaro. Ankaŭ mi, pensas ke necesas reagi, sed kiel ?
  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Kia skandalaĵo!..
  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Hyvä Harri, mi parondpetas, ke mi uzis vian nomon kaj tradukcitaĵon el via blogaĵo en mia ruslingva materialo ĉe www.e-novosti.info/blog/09.12.2008/1
    Mi esperas, ke viaj publikaj blogaĵoj estas nome publikaj kaj povas esti uzataj de aliaj esperantistoj kaj lingvaj agantoj kiel krudaĵo por diversaj informkampanjoj.
    La adreso e-novosti.info estas de mi redaktata ruslingva projekto pri Esperanto kaj lingva demokratio.
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Jes vi ja rajtas. Skribi en interreto estas granda risko, mi neniam scias, kiu kopias, citas aŭ mistraktas miajn diraĵojn :) – Tion mi nepre ne diras por kontraŭi vian uzon, mi nur prezentas tute ĝeneralan cerbumaĵon. Mi dankas pro la citado kaj sentas min flatita.
  • Katalin Kovats
    Mi hodiaŭ, je la 13.08 forsendis la protestleteron al HH.
    La sorton de la aliaj letersendoj vi povas sekvi tie ĉi: www.ipernity.com/blog/38865/111663

    Se venos komentoj, nia artikolo pri la afero povas resti en la pinto de la sukceslisto kaj pli kaj pli d apersonoj atentos.
    Reagu ĉiam en du lingvoj: via kaj E-o. Dankon!
  • Katalin Kovats
    Mi ĵus ricevis respondon de sinjoro HH.
    www.ipernity.com/blog/38865/113404
    Kion vi pensas, Harri?
  • Katalin Kovats
    Evidenta mensogo estis la respondo de HH.
    Hodiaŭ, je la atentigo de István Ertl, mi vidas, ke aldoniĝis nova lingvo.
    Ke ĝi estas la hungara (mia lingvo), verŝajne ne havas apartan signifon, kaj ne speciale feliĉigas min.
    Ĝi aldoniĝis post la respondo de HH, laŭ kiu ne estas pli da mono por novaj lingvoj.
    Konklude: li ne aldon(ig)is la Espernato-version pro tio, ĉar temis pri ESPERANTO!!!
    Tio estas lia lingvopolitika decido!
    www.ipernity.com/blog/katalin.kovats/113404

2008-12-01

Havenaj lumoj, sed sen romantiko

Antaŭ unu semajno ekfunkciis nova haveno en Helsinki. Ĝi situas ĉ. 10 kilometrojn oriente de la urbocentro kaj transprenas la rolon de la antaŭaj varhavenoj urbomezaj, kiujn ŝipoj atingis nur trapasante mallarĝan marvojon inter rokaj insuloj. La konstruado de la nova haveno komenciĝis en januaro 2003. Kiam urbestro kaj ministro solene komencis la laboradon kaj masonis la fundamentan ŝtonon, ili estis varme vestitaj (mi supozas), ĉar la temperaturo estis minus 28 gradoj.

Lundon la 24-an de novembro, kiam la unuaj ŝipoj alvenis al la moderna haveno, ŝtormo kovris la tutan urbon per tia amasego da neĝo, ke similaĵon ni ne spertis dum multaj jardekoj, Estis blanka bonvenigo al la alvenantaj maristoj.

Nun jam pluvis plurajn tagojn, kaj apenaŭ videblas eĉ restaĵetoj de la neĝo. Mi havis hieraŭ okazon viziti la havenon, kiu bonvenigis vizitantojn por iom festi la malfermon. Sed estis griza tago, jam je la 15-a estis ne lume, kaj la haveno prezentiĝis kiel malseka, ankoraŭ iom senviva. En nova haveno ĉie regas novaj teĥnikaĵoj. Videblis havenaj lumoj, sed sen la etoso de la legendoj kaj la tradicia muziko pri marista kaj havena vivo:

[Ĉi tie mi origine metis instrumentan, saksofonan version de “Havenaj Lumoj”, sed ĝi estis poste forigita el YouTube. Do, mi proponas alian version, en la hispana lingvo: “Luces en el Puerto”. Por tiu muzikaĵo estas malebligo enmeti ĝin en alian retejon, do bonvolu iri tra ĉi tiu ligo por ĝui la kanton. Ne forgesu poste reveni ĉi tien.]
***

Anstataŭ prepari plenan fotan raporton, mi montras kelkajn okulumojn al la havenaj lampoj.

Havenaj lumoj, por povi labori

Komentoj aldonitaj al la foto en 2008:
  • Laszlo Istvan TOTH Per kia energio oni lumigos havenon, post kiam la fosiliaj energio-portiloj (ŝton-oleo, karbo, tergaso) elĉerpiĝos?
  • Harri Laine respondis al Laszlo Istvan TOTH Mi supozas, ke via demando estas retorika, por aludi ankaŭ ĉi tie pri proksimiĝanta katastrofo por la homaro. Post la elĉerpiĝo de la nomitaj naturaĵoj la haveno certe havos pli grandajn problemojn ol lumigado: Kia energio venigos la ŝipojn, foririgos trajnojn kaj kamionojn, hejtos la magazenojn kaj oficejojn, funkciigos la havenan maŝinaron? El kio oni konstruos vojojn kiam ne plu haveblos asfalto, ktp., ktp.? Eble vi mem eseos pri la afero. Jen, por ke vi povu komenci, scieroj pri la situacio en Finnlando en la jaro 2007: la lando produktis 77.9 teravathorojn da elektra energio, el kio ĉ. 24 TWh venis el renovigeblaj fontoj (ĉefe akvofala energio kaj el kromproduktoj de arbaro-bazita industrio) kaj 22.5 TWh fontis el nukleaj elektrejoj.





2008-11-26

Allogi dungotojn en diversaj lingvoj

Unu tagon, antaŭ ne longe, trafoliumante la tagan gazeton Helsingin Sanomat, mi rimarkis dungoanoncon, kiu havis la saman tekston en kvar lingvoj. Du el la lingvoj havas en la tuta mondo kelkajn centojn da parolantoj, unu kelkajn dekmilojn (ĉ. du miloj en Finnlando), kaj la kvara estis la finna kun ĉ. kvin milionoj (pri la anonco, vidu ĉi-sube). Tio igis min pli detale rigardi, kiujn lingvojn finnaj entreprenoj uzas, kiam ili serĉas novajn laborantojn. Oni iam plendas, ke eĉ kiam tio estas tute nenecesa, pli kaj pli rolas la angla.

Mi ne faris vastan statistikon, nur atente studis la dungopaĝojn en la dimanĉa numero de Helsingin Sanomat. La unua konstato estis, ke nun ne floras la landa ekonomio. Tion mi ja sciis sen studi la dungoanoncojn en HS, sed ankaŭ tiuj estas bona indikilo pri la nuna stato de produktado kaj komerco. Estis nur 16 paĝoj (tradicia, granda ĵurnala formato 40×56 cm) da anoncoj pri vakaj postenoj, tre malmulte kompare kun la plej promesplenaj tempoj. Jen bildo pri tipa paĝo da anoncoj. Sur tiu paĝo estas mezgrandaj anoncoj, dum la plej grandaj povas ampleksi tutan paĝon aŭ plurajn, la plej malgrandaj estas kelkliniaj. Supre dekstre Metso serĉas dungoton por la posteno “Development manager, finance systems (SAP FICO)” – mi verŝajne ne komprenus pri kio temas, eĉ se la anonco estus finnalingva.



Sur la 16 paĝoj mi trovis ok anoncojn en alia lingvo ol la finna: estis ses anglalingvaj, unu germana kaj unu sveda. El la anglalingvaj du estis metitaj de internaciaj organizaĵoj (Monda Banko, Eŭropa Asocio de Aviada Sekureco). Kvar apartenis al finnaj kompanioj (Metso, Wärtsilä, 2 × Vaisala), mondvaste agantaj sed verŝajne apenaŭ konataj, ĉar ili ne produktas ion por la ordinaraj konsumantoj. La germanlingva anonco temis pri posteno en Germanujo, la svedlingva logis al Alando, kiu estas plene svedlingva provinco de Finnlando. Ĉi-dimanĉe tute forestis la plej granda kaj konata kompanio finna (Nokia), kiu ne malofte havas plurpaĝajn anglalingvajn anoncojn.

Krom en tutaj anonctekstoj, la angla iom rolas (jam longe rolis) ankaŭ en laŭmodaj titoloj de postenoj (“HR Business Partner”, “Collections Manager”, “Head of Sourcing”), nomoj por mi enigmaj – kio nur pruvas, ke mi estus plene malkompetenta por la taskoj. Eble la vortoj sonas bele, hele kaj brile.

Tria rolo de la angla lingvo ŝajnas pure simbola (pri kio?). Tio montriĝas en sloganoj aŭ sloganecaj frazoj en iuj anoncoj, alie finnalingvaj. Ekzemple, unu kompanio graslitere titolas sian anoncon “The leading provider of insurance solutions”. Tio memorigas min pri Japanujo, kie mi rimarkis en butikoj kaj surstrate multajn nomojn kaj aliajn skribaĵojn anglalingvajn, kvazaŭ ornamaĵojn por krei ian etoson, sed ne sufiĉajn por sciigi kaj informi.

Do, fakte ne estis tre multo alilingva, mi povis sufiĉe trankvile daŭrigi legadon de la freŝa gazeto, samtempe trinkante matenan kafon, ne bezonante fremdlingvan vortaron. – Sed fine, kio estis tiu kvarlingva anonco, kiun mi komence menciis? Jen ĝi, unue en la finna:



Due, en la nordsamea:



La nordsamean parolas ĉ. 30 000 (proksimume tiom – eble estas maksimuma takso) homoj en Norvegujo, Svedujo kaj Finnlando (en ĉi-lasta malpli ol 2000). Kiam oni parolas pri “la samea lingvo”, oni plej ofte celas ĝuste la nordsamean. Ĝi havas relative bonan pozicion. La lingvo estas oficiale agnoskita en la tri regnoj kaj instruata en lernejoj. Ĝi estas la lingvo de plimulto de loĝantoj en kvar komunumoj en Norvegujo (sameaj nomoj: Guovdageaidnu, Kárášjohka, Unjárga, Deatnu), en unu en Finnlando (Ohcejohka) – pri Svedujo mi ne scias. Eĉ ĉi tie, en suda Finnlando mi povas televidi novaĵojn en la nordamea.

Trie en la anar-samea:



Oni diras, ke la anarsamea, parolata de eble tricento da homoj en la komunumo finne nomata Inari (anar-samea nomo Aanaar, nordsamea Anár, skoltsamea Aanar), estas la plej Finnlanda lingvo en la mondo, ĉar ĝi estas parolata nur en Finnlando. La lingvo ne tre bonfartas, ĉar ĝi preskaŭ tute perdis unu generacion de parolantoj (tiuj almenaŭ duone alilingviĝis) kaj oni klopodas vivteni ĝin per intensa uzo en infanvartejoj. Parte temas pri tio, ĉu geavoj kapablas transdoni la lingvon al siaj genepoj .

Kvare, en la skolt-samea:



La skolt-samea havas en Finnlando proksimume same multajn parolantojn kiel la anara samea. Krome ĝin parolas, laŭ necertaj taksoj, kelkaj dekoj en Rusujo. La parolantoj, kiuj nun loĝas en norda Finnlando, loĝis ĝis la Dua Mondmilito en regiono poste cedita al Sovetunio. Ankaŭ ĉi tiu lingvo batalas por sia pluekzisto. Sed ĝi ja svinge eltenos! Provu aŭskulti muzikon de Tiina Sanila, en la skoltsamea, ekzemple la pecon Ij leäkku tuõtt (Ne estas vere) en ŝia retejo. 

[Noto aldonita en 2017: La origina retadreso de la kanto ne plu estas trovebla, kaj mi forigis ĝin. Ij leäkku tuõtt kaj alio el ŝia muziko povas ankoraŭ esti aŭdeblaj aliloke, ekzemple en Youtube. Provu serĉi per ŝia nomo. S-ino Tiina Sanila-Aikio estas nuntempe ankaŭ prezidanto de la Samea Parlamento en Finnlando.]


***

Pri kio do temas la anonco? Estas burokratstila sciigo pri vaka posteno de estro (rektoro) de la Instituto por la Samea Regiono. Plejparto de ties kursoj estas fakaj: ĝi proponas ekz. trijaran studon por kompetentiĝi en profesioj de restoracioj kaj hoteloj, bredado de boacoj, turismo, flegado, komerco aŭ komputfakaj servoj. Se vi interesiĝas pri dungiĝo kiel lernejestro en la nordo, vidu la retpaĝojn de la instituto kaj anoncu vin al la instituto plej malfrue la 12-an de decembro, sed memoru ke por la ofico estas bezonata, krom la normala pedagogia kompetenteco, ankaŭ “sufiĉa scio pri la samea lingvo”.


***

La sameajn lingvojn oni nomas ankaŭ laponaj, sed la sameoj mem preferas vortojn, kiuj similas al same, saame, saami.

Helsingin Sanomat estas ĉiutaga gazeto redaktata en Helsinki; eldonnombro 420 000.


--------------------------------------

[La artikolo estas kopio el mia blogo en Ipernity. Ĉi-sube sekvas la komentoj, kiuj siatempe aperis sub la originalo en Ipernity.]


Komentoj 
  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Kiel terure foras la sameaj tekstoj de la finna...
    Kiam mi vidis kelkajn pecetojn de la ĉebaltaj finnaj lingvoj (iĵora, vepsa ka.) mi rimarkis, ke ili ja estas „preskaŭ finnaj“ — oni ne povas tion diri pri la sameaj.
  • Harri Laine respondis al Vjaĉeslav Slavik Iva…
    La sameaj lingvoj estas pli foraj parencoj de la finna ol estas la estona, karela kaj la aliaj proksimaj lingvoj. Lingvistoj eĉ ne klasas la sameajn en la balt-finnan grupon (vidu ekz. la esperantan nomaron de la uralaj lingvoj faritan de Jouko Lindstedt). Ankaŭ diferencoj inter la sameaj lingvoj, parolataj de meza Skandinavio ĝis orienta Kola duoninsulo, povas esti grandaj.
  • Harri Laine
    Mi rimarkis, ke jam ne funkcias la ligilo, kiun mi donis por kanto de Tiina Sanila, kiu estas nuntempe ankaŭ vicprezidanto de la Samea Parlamento en Finnlando. Jen alia ŝia kanto en la reto: "Uuh". La vortojn vi povas legi sur paĝo en la retejo Lirama.

2008-11-02

Fine de kloako (3)

La dua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. La unuan parton trovu ĉe Fine de kloako (1) kaj la duan ĉe Fine de kloako (2),


Bakterioj laboras sub baŝoj 




La fina fazo de la puriga proceso okazas per biologia filtrado. Vivaĵoj aktivis jam en antaŭaj ŝtupoj de la proceso, sed la fina filtrado estas tre grava senazotigilo. Azoto havas fortan sterkan efikon, se oni ellasas ĝin en la maron. – La bakterio-basenojn de biologia filtrado kovras plasta tego.



Fina poluro 




Veziketoj pruvas, ke la bakteriaro agadas. La bakterioj, fiksitaj sur flosantaj perletoj de polistireno, transformas nitratojn (azothavajn kemiaĵojn en la akvo), tra pluraj ŝtupoj, en azoton, kiu estas normala atmosfera gaso. Krom la nitratojn (kiuj estas sterkaĵo, grava poluanto de akvoj), la bakterioj bezonas ankaŭ iometon da “trinkaĵo”, kaj pro tio oni devas aldoni metanolon.



Loĝejoj por bakterioj 




La bakterioj de la fina stadio de purigo vivas surface de polistirenaj perletoj. La purigota akvo fluas tra baseno plena de ĉi tiaj flosantaj bakterio-portiloj (en la baseno la plastglobetoj ne estas ĉi tiom dense pakitaj).



Kontrolado 




La basenejo de fina biologia filtrado estas ankaŭ plena de instrumentoj, kiuj kontrolas la kvaliton de la ellasota akvo: ĉu sukcesis la bakterioj, la aldonitaj kemiaĵoj kaj ĉiuj skrapiloj kaj sedimentigiloj? – Ĉi tiu aparato mezuras nitratojn, kiuj estas utila sterkaĵo por terkulturisto, sed malutila trofekundigilo en naturaj akvejoj.

Post la fina, “poluranta” laboro de la bakterioj la akvo estas sufiĉe pura por esti ellasata en la maron. Tunelo 17 kilometrojn longa kondukas la defluaĵon ĝis la vasta maro ekster la insularo antaŭ la urbo. Tie estas la fina malŝarĝejo de la akvo, kiu venis al la ĉefurbo el pura lago, tra 120-kilometra enroka tunelo.



Por krizo, 2. 




Sukuriloj, estingiloj, brankardoj, kaskoj...



Jubilea stratluko 





La urbo Helsinki festis sian 450-an jaron surstrate en la jaro 2000. 




Fino de la bildoserio Fine de kloako (1 – 3)

Fine de kloako (2)

La dua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. La unuan parton trovu ĉi tie: Fine de kloako (1)


Proceso, ŝtupo 1 




La purigejo iam akceptas gastojn ankaŭ eksterlandajn, kaj ĉe kelkaj enirejoj troviĝas plurlingvaj informtabuloj pri la sekvaj instalaĵoj. Jen ni eniras la sekcion de unua sedimentigo kaj ŝlimodensigo. La partoj estas: 1. ŝlimdensiga konuso, 2. sedimentiga baseno, 3. ĉenskrapiloj por forigi ŝlimon, 4. feĉoforigilo.



Sedimentiga baseno 




La purigejo havas sep ĉi tiajn kavernojn kun sedimentigaj basenoj.



Feĉo 




Parto de la solidaĵoj en la akvo falas funden, parto flosas. Ambaŭ tipoj (ŝlimo kaj feĉo) estas forigataj en la sedimentigaj basenoj. La akvo trapasas ĉi tiun fazon en tri horoj kaj duono.



Aero aldonata 




En la aerada baseno oni blovas aeron en la akvon. Tio diserigas organikajn substancojn kaj oksidas azotajn kombinaĵojn. La partoj en la bildo estas 1. Flu-mezuriloj, 2. Aertuboj, 3. Surfundaj aeriloj (membranaj difuziloj), 4. vandoj, 5. kirliloj 6. sengasigujo.



Ŝaŭmanta proceso 




Surface de la aerada baseno videblas, ke aero estas blovata en la akvon.



Dua sedimentigo 




La dua sedimentigo okazas en 16 basenoj, kiujn la akvo malrapide (en 9 horoj) trafluas. En la baseno estas 1. enigaj tuboj kaj flu-bremso, 2. ĉenskrapiloj, 3. defluiloj, 4. feĉoforigilo.



Jam akveca 




Ĉe la defluilo de la dua sedimentiga baseno la akvo jam aspektas akveca, ne plu nigra. La defluilo (kun sufiĉe klara akvo) estas meze kaj akvo fluas en ĝin de ambaŭ flankoj. Komence de nia marŝado tra la kavernoj ni ankoraŭ povis senti odoraĉon, sed iom post iom tio malaperis, kaj ĉe la finaj stadioj oni flaris nur normalan, malsekan aeron de kelo au kaverno.



Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (3)
* * *

Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)

Fine de kloako (1)

La unua parto de fotoserio pri vizito en purigejo de kloaka akvo. Por enkonduko, legu la blogaĵon La alia fino de kloako.


En rokon 



Granda tunelo kondukas nin al la subtera mondo de la puriga proceso. Se ĉio okazus surtere, la purigejo bezonus eble 30-hektaran terenon. En roko estas stabila medio, kiun ne ĝenas frosto, varmego. pluvo aŭ aliaj kapricoj de vetero. La purigejo pretiĝis en 1994 kaj anstataŭas 11 surterajn instalaĵojn. (Mia blogaĵo pri la afero: “La alia fino de kloako”.)



Mapo de labirinto 




Vizitantoj staras antaŭ mapo de la subtera mondo.




Komenco 




La akvo venanta el kloakoj similas al nigra supo. Neforta odoro de kloakaĵo ŝvebas en la aero, kaj iuj vizitantoj fingre pinĉas sian nazon. La vertikala surfaco nigra estas parto de granda kribrokrado, kiu haltigas la plej grandajn objektojn alportatajn de akvo. Aŭtomata kombilego daŭre senrubigas la kradon forprenante tro grandajn pecojn el la proceso. – Meznombre fluas tri kubmetroj (3000 litroj) da kloaka akvo en sekundo.




Kombilego 





Kombilego de kribrokrado levas rubon sur transportan bendon. Subtere troviĝas kvar enfluo-tuboj por kloaka akvo, ĉiu havas similan kribrokradon.




Forkribritaĵo 




Jen rezultoj el la unua ŝtupo de purigado. La kombilego ŝovis la kribrorubon sur transportan bendon.




Ĉio eblas 




La kloakoj transportas ĉion, kion homoj forgargaras tra diversaj defluaj truoj. La plej granda hejma defluilo kutime troviĝas en necesseĝo: ĝi kapablas gluti pugne grandajn objektojn. La kloakistoj diras, ke en la akvo videblas la tuta spektro de homa vivo. Ne maloftas ĉiaj higieniloj kaj tualetiloj, inkluzive de bebaj vindaĵoj, sed oni trovadas ankaŭ infanludilojn kaj aliajn plastaĵojn, ĉian pakmaterialon, sufiĉe grandajn ostojn, falsajn dentarojn, vestaĵojn kaj bulojn de solidiĝinta graso. Jen videblas, se mi ĝuste interpretas, ĉefe papero, plasto kaj folioj de arboj. – En la grandaj kloaktuneloj ĉio fluas glate, sed eĉ negrandaj objektoj povas kroĉiĝi en anguloj de endomaj tuboj, kaj kaŭzi ŝtopiĝojn multekostajn. Tial la kloakistoj tre malkonsilas ĵeti solidaĵojn en defluilojn kaj forte rekomendas uzi necesseĝon nur por la natura eligaĵo kun tiucela papero. Sed homoj malobeemas.




Por krizo 




Se vi volas bani vin en baseno de kloaka akvo, ne forgesu poste duŝi vin! Por tio troviĝas ĉi tiu duŝilo por krizaj okazoj.


Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)


Komentoj


  • Vjaĉeslav Slavik Iva…
    Ĉu sube estas la pedalo, kiu funkciigas ĝin?..

  • Harri Laine
    Verŝajne jes, mi ne studis la funkciigo-metodon, kaj la foto ne montras sufiĉe bone la detalojn. Mi pensas, ke ankaŭ tiro je la manilo supre pendanta donas bonan duŝon. Oni ne bezonu halti por legi longan instrukcion pri uzo: kion ajn oni faras, rapide elŝprucu pura akvo.


* * * 

Daŭrigon de la bildoserio vi trovu ĉi tie: Fine de kloako (2)