2010-08-04

“Kial vi ne skribu angle?”

“Via angla lingvo estas tre bona, kial vi do ne verkas angle?” Tiun demandon, faritan eĉ de tri ĵurnalistoj, alfrontis la verkistino Sofi Oksanen kiam ŝi vizitis Londonon okaze de publikigo de angligita, brita eldono de ŝia romano “Purigo” (finna originalo Puhdistus, angla traduko Purge). Ŝi priskribas siajn impresojn el tiu merkatiga vojaĝo al Britujo en la hodiaŭa numero de Helsingin Sanomat.

Pri la demando mem Oksanen simple konstatas: “Fakte mia angla lingvo neniel estas sufiĉe bona por esti mia lingvo de verkado.” Tamen, ŝi miras pri la demando, kian ŝi ne renkontis antaŭe. Ŝi jam faris similan librolanĉan vojaĝon al Usono, kaj tie ja estis intereso pri la finna lingvo, sed simila demando ne aperis.

Oksanen skribas, ke la demando estas interesa, ĉar ŝi neniam antaŭe renkontis redaktorojn, kiuj opiniis ekzota la fakton, ke aŭtoro verkas en sia propra kurioza gepatra lingvo – kaj eĉ volas fari tion. Simile surprizis ŝin mirado pri tio, ke verkisto libervole, per elekto de lingvo, metas sin en marĝenan situacion, se oni konsideras legantaron ekster Finnlando.

Laŭ ŝi, plej verŝajne al la demandintoj ne venis en la kapon, ke ŝiaj temoj rilatas al ne-anglalingvaj landoj kaj tial loka lingvaĵo estas pli preciza kaj esprimpova. “La ideo, ke rajto verki en sia gepatra lingvo estas eĉ esenca valoro, estis fremda al ili”, ŝi diras kaj aludas pri angla-usona kultura imperiismo kiel eventuala inspirilo de tia pensado.


***

Oksanen ankaŭ faras rimarkojn pri la preskaŭ sensignifa kvanto de tradukita prozo sur la libromerkato de Britujo kaj Usono. Ŝajnas al ŝi, ke tia literaturo estas tiom malfavorata, ke oni preskaŭ volas kaŝi la informon pri tradukiteco, pri tradukinto kaj originala lingvo de libro. Ĉu ruza truko por helpi vendadon de la nepopulara ĝenro tradukita beletro? Aliflanke, ŝi konstatas, ke povas esti tute bone tiel forviŝi la limon inter originalaĵoj kaj tradukaĵoj: kial tia kategoriigo estus grava?

***

Sofi Oksanen estas la plej premiita aŭtoro de la lastaj jaroj en Finnlando. Krom laŭdataj, ŝiaj libroj estas ankaŭ furoraj. Ŝi estas filino de finna patro kaj estona patrino, kaj Purigo, kiu unue aperis kiel teatraĵo kaj poste kiel romano, temas pri historio de Estonujo. Ĝi aperis aŭ aperos en multaj tradukoj, ekz. svede Utrensning, estone Puhastus, angle Purge, dane Renselse, norvege Utrenskning, aperos ĉi-aŭguste germane Fegefeuer kaj france Purge.

***

Eble Oksanen pravas pri la mensa stato, kiu naskas tiajn demandojn: estas simpla esprimiĝo de koloniismo. Angloj tamen scipovas garni sian sintenon per mieldolĉa kovraĵo: “Via angla lingvo estas tre bona, kial vi ne...” Alispeca, tute senvuala kaj neniom garnita koloniestra sinteno videblas en teksto, kiun mi ĵus legis sur
ĉina retpaĝo anglalingva. Ĝi temas pri lingva malkonkordo en Eŭropo kaj konkludas ĉi tiel pri EU: “Por tranĉi kostojn ĝi devas malpliigi la nombron de uzataj lingvoj. Tial estas necese forigi la lingvojn de malgrandaj kaj pli malfortaj landoj. Tiuj landoj estos superregataj de la potencaj, tio estas ilia sorto, kaj ĉi tiun fakton ne eblas aliigi.” 
***
Fontoj:
Sofi Oksanen, "Miksi et kirjoittaisi englanniksi?", Helsingin Sanomat, 4 Aŭgusto 2010. Ankaŭ reta versio (finne).
Wang Chong, The EU's language discord, reta teksto angla elĉinigita de Lin Liyao


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]


25 komentoj

Milokula Kato
Ĝuste post la sendependiĝo de Slovakujo kelkaj slovakaj verkistoj transiris al la ĉeĥa por ne perdi legantaron.

Harri Laine respondis al Milokula Kato
Ĉu ili do havis ĉeĥan legantaron antaŭ la ŝtatdisiĝo, kvankam ili tiam skribis slovake? Kaj kial ili opiniis la ĉeĥan publikon pli grava ol la slovakan?

Milokula Kato respondis al Harri Laine
Dum la socialisma tempo iliaj enspezoj ne tiom (kvankam tamen ja) dependis de la eldonkvanto kaj eldonofteco.

Milokula Kato respondis al Harri Laine
Ili havis ĉeĥlingvan legantaron se iliaj verkoj aperadis traduke. La ĉeĥa publiko estas pli multenombra, pli libraĉetema, pli legema.

Tjeri
"la preskaŭ sensignifa kvanto de tradukita prozo sur la libromerkato de Britujo kaj Usono", tio pravas nur proporcie al la kvantego da libroj eldonitaj en la angla. Sed mi supozas, ke estas multpli facile trovi librojn de Oksanen en la angla ol en multtaj aliaj lingvoj.

Harri Laine respondis al Tjeri
Certe estas pli facile ol en miloj da aliaj lingvoj.

brilanto
Supozeble ŝi ankaŭ pri Esperanto pensas, ke ĝi ne taŭgas..

Harri Laine respondis al brilanto
Mi scias nenion pri ŝia sinteno al Esperanto. Se diveni ion laŭ ĝenerala konateco de la lingvo, ŝi apenaŭ scias ion pri ĝi. Eble mi malpravas.– Sed la interesa fakto en ŝia skribaĵo estis tio, ke ŝi pritraktis lingvopolitikajn aspektojn de la demando. Tiaj konsideroj plej ofte tute ne aperas en ies konscio kaj restas plene neanalizitaj.

Milokula Kato respondis al brilanto
Trarigardu esperantajn libroservojn. Vi vidos centojn da titoloj neniam disvendotaj. Estas tute morta merkato. Apenaŭ dudek miloj da legantoj. Kaj pro alteco de la sendokostoj eĉ bona libro restos paperrubo en la keloj en Roterdamo.

Komparu kompareblaĵojn.


Harri Laine respondis al Milokula Kato
La demando estis “kion Oksanen pensas pri Esperanto” kaj mi supozis ke ŝi apenaŭ ion ajn scias pri la lingvo. Tial neniel rolis en mia respondo komparo de keloj en Roterdamo kun tiaj en aliaj urboj.

Jeremy Aldrich
Dankon. Mi ligis al cxi tiu en La Verda Stelo - http://verdastelo.com

Harri Laine respondis al Jeremy Aldrich
Dankon, Jeremy!

Viktoro
Tiun demandon ofte oni faras al la katalunaj verkistoj, sed, kompreneble en la formo "kial vi ne skribu hispane?"
Ŝajne, kiam oni havas kiel denaska lingvo potencan lingvon, oni emas pensi ke sia lingvo ja havas specialan meriton, kiun ne havas la malgrandaj lingvoj. Do, ili ne bone komprenas, ke parolantoj de malgrandaj lingvoj obstine daŭrigu uzante ilin.

Harri Laine respondis al Viktoro
Oksanen diras, ke la demando estis tute nova al ŝi. Verŝajne do nur malofte oni faras tian demandon al finna verkisto. – Mi ne konas la situacion en Katalunujo (ekz. kiom bone katalunaj beletristoj ĝenerale regas la hispanan) kaj tial ne povas kompari la cirkonstancojn. Sed la fenomeno ja estas simila: kial ne verki en lingvo kiel eble plej granda. Certe la aferoj malsame statas en malsamaj partoj de la mondo kaj koncerne malsamajn lingvojn.

brilanto respondis al Harri Laine
El la komentoj preskaŭ kreskas bazo por ampleksa studo, ĉu aŭ kiaj aliaj verkistoj en diversaj lingvoj jam pensis pri la neceso skribi en la plej grandaj lingvoj - kaj kiel ili rilatas al aliaj malpli grandaj lingvoj aŭ en nia kazo Esperanto..

Viktoro respondis al Harri Laine
En Katalunio, kutime, la plejmulto sufiĉe bone regas la du lingvojn. Do, beletristoj ankoraŭ pli bone regas ilin. Pro tio, hispanoj demandas tion.

Petro Kintana respondis al Harri Laine
Jes, hispanaj katalunlingvanoj kutime parolas kaj skribas la hispanan kvazaŭ ili estus hispanlingvaj, fakte ni estas hispanlingvaj ĉar nia socio estas tre dulingva kaj niaj leĝoj devigas la hispanan.

Mia patro estas katalunlingva verkisto kaj li lernis skribi sian denaskan lingvon kiam li estis jam juna plenkreskulo, pro tio ke tiam la kataluna ne estis permesita en lernejoj. Tiel, pro tio ke li lernis hispane li regas la hispanan tre bone kaj li kapablus verki pere de ĝi. Tamen li elektis sian denaskan lingvon. Tion ne komprenas plimulto da unulingvaj hispanoj.

Harri Laine respondis al Petro Kintana
Interese.

Pedro Hernández respondis al Viktoro
Ne ĉiuj hispanoj demandas tion ;-). La ĉefa afero pro kiu la homoj starigas similajn demandojn estas la merkato. Kompreneble, pli facilas vendi librojn en lingvo, parolata de dekoj aŭ centoj da milionoj da homoj. Sed tio dependas de la koncepto mem de verkado, kaj de la celo de la verkisto. Por mi, pli interesas verkisto, kiu verkas en la lingvo kiun li/ŝi pli bone sentas, ĉu la gepatra, ĉu alia elektita lingvo, eĉ se parolata de kelkmiloj da homoj, ol la "libroskribisto", kiu skribas tion, kion la merkato postulas. Kutime, la unua restas en la literatura historio. La alia nur en la ĉiumomenta furoraĵlisto...

En la komenco de mia blogo mi tradukis belegan irlandlingvan poemon en E-on. Mi tute ne povas imagi, ke tiu poemo sonus tiom bele en alia lingvo, ol sonas en la irlanda. la lingvo mem estas ĉefa ingredienco de la verko, kaj, kion oni povas verki en la irlanda, en la soraba aŭ en alia minoritata lingvo, ne eblas verki en la angla, la hispana au en la kataluna. Estus tute alia verko. La verkisto sentas sian lingvon, kaj per ĝi skribas. Skribi per alia, estas tute alia verkaro, eĉ se la fizika homo estas la sama.

Viktoro respondis al Pedro Hernández
Jes vi pravas, mi devis skribi "kelkaj hispanoj demandas tion".

Harri Laine
Ĉu mi menciu unu vidpunkton, kiun nek Oksanen en sia eseeto, nek mi en la ĉi-supra blogaĵo esprimis? Eble la anglaj ĵurnalistoj estis simple ĝentilaj. Ili volis flati la intervjuaton kaj sincere pensis, ke tio ĝojigas ŝin.

Kris
Via teksto estas tro longe por komencanto kiel mi :( Mi komnencis sed haltis antaû koni la respondo

Harri Laine respondis al Kris
Dankon pro via vizito, Kris! Mi eble ne verkas kun facilega stilo, sed estas ĝojige, ke vi tamen kuraĝis iomete legi.

Milokula Kato
Mi mem kapablas verki (kaj verkas) en kelkaj lingvoj. (Ne temas nun pri la beletra valoro: mi pretendas al neniom da). Temas nur pri la lingva kvalito. Mi ne povus reverki multon en miaj aliaj verkolingvoj. Ĉar ĉiu verkolingvo devigas (aŭ kunportas) la enhavon. Kaj kiam mi tamen reverkas ion eldoncele, la reverkado iĝas sufiĉe profunda.

Do nun la demando: ĉu la finna verkistino restus si mem, se ŝi mirakle ekverkus en la angla aŭ alia lingvo.

Paŭl
Tre interesa teksto, kun kelkaj tre interesaj komentoj. Dankon!

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti