2010-07-12

Kio okazos al la Parko de Statuoj?

En hodiaŭa matena gazeto mi duonkonscie legis titolon “La betona popolo en Parikkala proponata por vendo”, sed rigardeto al la bildoj tuj vekis min. Jes, mi scias pri kio temas! Kial oni volas vendi ĝin? Estas la Parko de Statuoj, pri kiu troviĝas bildoj en mia albumo “Pasio skulpti” origine fotita en julio 2008. Spronite de la gazeta artikolo, mi nun aldonis tien bildojn el posta vizito, do se vi iam ŝatis la temon, rerigardu.









Aŭskultu francefinne. Ĉu ekzistas esperante?

En la enkonduko de la albumo mi skribis jene: Jen bildoj el la fabela mondo de skulptaĵoj de Veijo Rönkkönen en lia ĝardena korto, “la Parko de Statuoj”, ĉiam malfermita kaj libere enirebla por ĉiu preterpasanto. La artostilo havas plurajn nomojn. En la finna oni parolas pri ITE-arto, mallongigo el vortoj kiuj signifas “memfarita vivo”. Sufiĉe internacia estas la nomo “art brut”, arto kruda. Mi pli ŝatas la nomon “eksterula arto” (outsider art), kiu aludas al sendependa kreado ekster la agnoskitaj skoloj kaj artlernejoj. La etikedon “naivisma”, ne malofte vidatan, mi interpretas kiel stampon aproban, pozitivan. – Ĉi tiuj bildoj ne montras ĉion el la Parko de Statuoj...







Tiujn vortojn mi simple ripetis, ĉar ili plu taŭgas kiel prezenteto. Unu grava ŝanĝo tamen okazis ĉi-printempe: mortis Veijo Rönkkönen, 66-jara, kaj la Parko nun estas sen lia ama flegado kaj kompletigado. La statuoj estas faritaj el unuspeca betono, kaj ĉiu jaro difektetas la artaĵojn, precipe per la vintraj frosto kaj glacio. La artisto daŭre zorge riparadis sian kreaĵaron, ĉar ili staras ĉirkaŭ lia hejmo. La tereno de la skulptaĵoj, la florplena ĝardeno kaj la ombra arbaro, rapide sovaĝiĝos se ili restos sen prizorgo. La parencoj de la artisto estas jan ne junaj kaj loĝas aliloke. La komunumo ne volas transpreni la respondecon, kvankam la Parko ĉiusomere altiras multajn turistojn.







Pli rapide, alte kaj forte.

Rönkkönen volis, ke lia ĝardeno estu ĉiam malfermita. Li ne kolektis pagojn, nur petis ke la vizitantoj enskribu sian nomon kaj eble komenton en la gastlibro. Karakterize al li, kiam la Eduka Ministerio aljuĝis al li Suomi-premion en 2007, li ne volis mem vojaĝi por akcepti ĝin. – Li certe volus, ke ankaŭ estonte ĉio funkciu simile: estu libera parko por ĉies ĝuo. Lia frato, 71-jara, diras ke la lasta eblo estas kolekti grupon de volontuloj, kiuj libervole prizorgos la statuaron. “Ĉi tie loĝas afablaj homoj”, li diras optimisme.






 Ne balancu vin, restu ekvilibra!

Mi deziras ĉion bonan al la Statua Parko. Kun plezuro mi ankoraŭ vizitos tiun ĝojigan vidindaĵon. Vizitu ankaŭ vi. La lokon montras ĉi tiu mapo - vi povas ĝin zomi por vidi malpli detalan bildon. La loko situas je 800 metroj de la finna-rusa landlimo.


* * *

Miaj fotoj pri la parko troviĝas ĉi tie: albumo “Pasio skulpti”.


--------------------------------

[Ĉi tio estas kopio el mia blogo en Ipernity. La sekvaj komentoj siatempe aperis sub la originalo.]

7 komentoj

Jana - Mirjana Žežel…
Kara Harry, ĉiam estas malgaje vidi kiel la arta heredaĵo ruiniĝas. Bedaurinde tio problemo ne estas nur fina. Sen arta politiko tio okaziĝas chie. Estus normale ke ankaŭ vizitantoj helpu per la biletoj. Tio ne estus multe da mono sed oni diras pli bone ion ol nenion.

Harri Laine respondis al Jana - Mirjana Žežel…
Dankon, Jana. Mi tre deziras, ke ne pereu ĉi tiu artejo. Konservi ĝin estas iom probleme, eĉ se troviĝus mono. La artisto zorge flegis sian kreaĵon, riparis, refarbis, plantis, sarkis. Ĉio estas kiel granda, malrapide kreskanta vivaĵo. Kiel igi ion tian daŭri de jardeko al jardeko?

Blazio VAHA (n.s. W…
Tiu Statua Parko vere impresas min, surbaze de ĉi tiuj fotoj.

Harri Laine
Dankon, Blazio. Mi povis prezenti nur parton, kaj per fotoj ne eblas senti la freŝan venton, flari la florojn, piediri la padojn. Kaj la bildoj estas nur du someraj tagoj. Ĉio estas tute alia en aŭtuna ŝtormo, sub neĝo, en printempa helverdo.

Lars Sözüer
Ĉu ne ekzistas iuj fondaĵoj kiuj povus subteni la konservadon de tiu ĉi unikaĵo?

Harri Laine respondis al Lars Sözüer
Certe ekzistas fondaĵoj kun mono. Mi povas nur imagi, kiaj malfacilaĵoj estas. Veijo Rönkkönen estis sendependa unuopulo, kiu ame flegis sian arton kaj sian privatan ĝardenon, li ne apartenis al artistaj asocioj, temis laŭvorte pri "eksterula arto". Nun ĉion heredis liaj nejunaj parencoj, kiuj povas nur demandi sin "kion fari?". Por ke iu fondaĵo subtenu, devas normale esti societo aŭ simila, kiu havas planon kion fari ktp. Eĉ se iu mecenato nun aĉetus la tutan nemoveblaĵon, restas la demando kion fari, kiel garantii daŭran prizorgadon, kio estas la ĝusta meniero konservi la arton... Tamen jam estis sufiĉe okulfrapa artikolo pri la afero en granda taggazeto, kaj oni esperas, ke io okazos.

Stanislaw Rynduch
Bedaŭrinde, la moderna homo neglektas arton kaj kuturon.Li volas nur konsumi kaj vivuzi. Kulturo fariĝas fremda vorto kaj luksaĵo. Kiom da homoj vizitas teatron, simfonian koncerton, ekspozicion? Eĉ muzeoj notas malpli da vizitantoj.
Pro sama kaŭzo ankaŭ ideo de dua lingvo por ĉiu estas ne tro atraktiva. Sensacio estas magia vorto. Vidi, travivi ion unikan, egale ĉu tio estas banala. Noti iun sensencan rekordon! Prezenti makabraĵon - jen estas ŝlosiloj por hodiaŭa homo. Profito kaj trompo estas sur tagordo.

Ei kommentteja:

Lähetä kommentti